×
ĉiuj homoj: Manifesto de Brazilaj Esperantistoj kontraŭ Tiraneco kaj ĉiuj formoj de Faŝismo
Frederico S.
started this petition to
ĉiuj homoj
Por Konscia, Libera kaj Egaleca Socio
Ni esperantistoj konsideras maltrankviliga la nuntempan dissemon de faŝismaj ideoj inter homoj, kiuj ne konas la Historion nek antaŭvidas la tenebrajn konsekvencojn, kiuj povos atingi la landon.
Esperanto estas internacia lingvo kun ĉ. 2 milionoj da parolantoj, kiu naskiĝis antaŭ pli ol cent jaroj por faciligi la interkomprenon inter popoloj. La esperantista movado kredas je egaleco kaj toleremo kaj ĝi estas neŭtrala laŭ nacieco, haŭtkoloro, religio, seksa orientiĝo kaj partipolitiko. Ĝuste pro ilia idealo de toleremo kaj egaleco, multaj esperantistoj estis persekutataj, arestitaj kaj eĉ murditaj de la fortoj de Franco, Mussolini, Stalin, Hitler kaj aliaj ekstremuloj.
La esperantisto, kiu subtenas la ideojn de la iniciatinto Zamenhof - kaj de tiom multaj, kiuj laŭlonge de 130 jaroj dediĉis kaj dediĉadas sin al la forigo de apartigaj baroj kaj al la proksimigo de homoj kun malsamaj kulturoj, pensmanieroj kaj kredoj - staros por la antaŭenigo de pacamaj kaj inkluzivaj ideoj, fidelaj al la idealoj defendataj malantaŭ Esperanto, pri egaleco kaj respekto al la proksimulo.
Ni alvokas la esperantistojn refuti ĉiajn totalismajn aŭ faŝismajn ideojn, ĉar ili kontraŭas la ideon pri egaleco kaj respekto, kiu ekzistas en Esperanto mem. Ni, esperantistoj, kredas je la idealoj de Esperanto, kiuj gvidas nin. Ni ankaŭ lernis de la pasinteco de la aliaj popoloj kaj memoras pri la mortintoj en tranĉeoj de la Unua kaj Dua Mondmilitoj, en naziaj koncentrejoj, en sovetaj gulagoj, dum la Hispana Civila Milito kaj en tiom multaj batalfrontoj kie faŝismo, vestita de alloga diskurso kaj laŭ plej diversaj koloroj, atakis nin ĝuste ĉar ni, esperantistoj, disvastigas kaj defendas la kunfratecon inter popoloj, la kulturan diversecon kaj esprimliberecon.
Neniu mesaĝo povos esprimi la profundecon kaj tujan danĝeron en la nuna sistuacio kaj la amplekson de la damaĝoj, kiuj povos atingi nin en diversaj niveloj de niaj vivoj, ĉu kiel individuoj, ĉu kiel socio, kun perdo de jam konkeritaj rajtoj. Tiu ĉi Manifesto, plurmane verkita, estas la plenumo de nia rolo kiel civitanoj kaj homoj konsciaj pri nia libereco, egaleco kaj respekto.
Brazilo, oktobre de 2018

Posted
(Updated )
Report this as inappropriate
There was an error when submitting your files and/or report.