Mettez à jour vos Paramètres de Cookies pour utiliser cette fonctionnalité.
Cliquez sur 'Tout autoriser' ou activez uniquement les 'Cookies pour une publicité ciblée '
En continuant, vous acceptez notre Politique de confidentialité qui détaille comment vos données sont utilisées et sécurisées.
J'ai compris
Nous utilisons des cookies pour analyser l'utilisation de ce site par les visiteurs et vous offrir la meilleure navigation possible. Consultez ici notre politique de Cookies.
OK
Cette pétition est close
Por plibonigo de la rilatoj inter svisaj asocioj KCE kaj SES

Por plibonigo de la rilatoj inter svisaj asocioj KCE kaj SES

Cette pétition est close
50 soutiens

Marion B.
a lancé une pétition à destination de
La ĝenerala asembleo de Kultura Centro Esperantista
Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds estis fondita de svisaj esperantistoj en 1968. Claude Gacond aktivis en KCE ekde ĝia ekesto ĝis 1994.
Estas jure asocio, kaj ĝi posedas domon, kiu estis aĉetita kun helpo de multaj donacintoj kaj pruntedonintoj esperantistaj.

Nuntempe, la prezidanto de KCE Giorgio Silfer kaj liaj geamikoj volas rompi ĉiujn ligojn kun la svisa esperanto-movado. La 9-an de novembro 2013 okazos eksterordinara ĝenerala asembleo kun du balotoj pri tiu temo:
- statutmodifo celas nuligi la eblecon kiun havas ĝis nun Svisa Esperanto-Societo kaj aliaj svisaj esperanto-organizaĵoj havi voĉdonrajton en la ĝenerala asembleo de KCE.
- rezolucipropono celas " submeti al la decido de la Asembleo de KCE la akcepton de eventualaj aliĝpetoj fare de s-ino Mireille Grosjean, s-ro Dietrich Weidmann kaj ĉiu societo kie almenaŭ unu el la du havas gvidan oficon". Tio estas SES, kaj diversaj aliaj.

Svisaj esperantistoj, mi petas vian helpon.

Nun estas tempo montri ke tiu asocio kaj ĝia domo estas gravaj por ni, ke ĝi estas parto de la svisa esperanto-movado kaj ke ni volas harmonion en la rilatoj inter la svisaj esperanto-asocioj, ĉefe KCE kaj SES.

Bonvolu subskribi tiun alvokon al la ĝenerala asembleo de KCE !
Publiée (Mis à jour )